It will be shipped from our warehouse between Monday, May 27 and Tuesday, May 28.
You will receive it anywhere in United States between 1 and 3 business days after shipment.
Ĉapelo de sorĉisto (in Esperanto)
Jansson, Tove ; Johansson, Sten
Synopsis "Ĉapelo de sorĉisto (in Esperanto)"
Ĉapelo de sorĉisto estas la dua libro en la fama Muminserio verkita de Tove Jansson.Ĉi tiu rakonto komenciĝas per magio en frua printempa mateno kaj finiĝas en varma nokto de aŭgusto, kiun oni neniam forgesos en Muminvalo. Inter ili troviĝas la longa somero de Mumintrolo, plena de sunbrilo kaj fulmotondro. Ĝi povus esti ordinara somero kun malkovroj de novaj insuloj, kun fiŝkaptado per hokar-ŝnuro en pluveto kaj feliĉaj banoj en la surfoj. Sed tiam la muminfamilio trovas la ĉapelon de sorĉisto. Kaj post tio nenio plu estas kiel kutime.Danĝero kaj ekscito venis en la valon kaj minace paŝetas ĉirkaŭ ilia domo. Ĉiutage okazas nekredeblaj kaj afliktaj aferoj - alivorte ili neniam antaŭe ĝuis tiel amuzan tempon!