It will be shipped from our warehouse between Monday, June 03 and Tuesday, June 04.
You will receive it anywhere in United States between 1 and 3 business days after shipment.
Marina (Originala Romano En Esperanto) (in Esperanto)
Johansson, Sten
Synopsis "Marina (Originala Romano En Esperanto) (in Esperanto)"
Marina kaj Tomas: du svedoj kun malsamaj originoj, kun sortoj malsamaj, kies padoj jen krucas sin jen malkuniĝas. Neatenditaj eventoj kaj revelacioj formas ilian rilaton, ĝis Marina malaperas - kaj eĉ poste. Sten Johansson verkis modernan romanon, pri memperdo kaj memtrovo, pri Svedio de la 70aj jaroj ĝis hodiaŭ, kun riĉa mozaiko de tridimensiaj rolantoj. Tekstofluo ne ĉiam kronologia efikas filmece kaj katenas la atenton. Johansson estas sendube unu el la plej produktivaj esperantistaj verkistoj kaj tradukistoj. Majstro de la novelarto, li verkis krimromanojn, kaj lastatempe ankaŭ publikigis novelojn en la sveda. "Marina" estas lia sepa romano en Esperanto. (István Ertl)