It will be shipped from our warehouse between Wednesday, June 19 and Thursday, June 20.
You will receive it anywhere in United States between 1 and 3 business days after shipment.
Ses trovnoveloj (Traduko de rakontoj el la bengala al Esperanto) (in Esperanto)
Dasgupta, Manashi ; Dasgupta, Probal
Synopsis "Ses trovnoveloj (Traduko de rakontoj el la bengala al Esperanto) (in Esperanto)"
Noveloj de Manashi Dasgupta, tradukitaj el la bengala en Esperanton de Probal Dasgupta: Tiu ĉi volumo kunmetas sesopon da noveloj verkitaj de Manashi Dasgupta (1928-2010), konata al la Esperanta legantaro kiel la aŭtoro de Dormanta Hejmaro. Ŝi apartenis al komunumo de inte-lekt-uloj en Bengallando kiuj post la sendependiĝo en 1947 klopod-adis teni antaŭ la socio spegulon kaj kune agadi por konstrui pli justan kaj humanan medion... En sia beletra verkado Dasgupta sin turnis interalie al la detekt-iva fikcio. Ŝi ja uzas en ĉi tiuj noveloj la ilaron de tiu ĝenro, kiun tamen ŝi remuldas en neatendita direkto. La protagonisto estas ĵurnalisto; fandi en ŝia figuro la ĵurnalistan identecon kun la de-tektiva estigas interplektiĝon de du malsamaj ĝenroj. La rezulto estas verkoformo unika en la novel-arto. La kerno, kompreneble, rilatas al mistero kiun oni deĉif-ras. La de-tek-tiva fikcio estas unu ĝenro en kiu plej sukcesas teks-toj kon--tur-iĝantaj laŭ komune konata ŝablono kaj premantaj kuti-majn formajn klavojn. La nuna aŭtoro, kvankam ŝi uzas iujn el la formulaj ŝabloneroj, okupacias la ĝenron kiel aŭtorino. Ŝi tamen ne kontraŭmetas ian esence inan detektivan fikcion kon-traŭ esence virisman, sed uzas la spacon por kontesti kaj reagordi demandojn pri seksaneco en stilo ege memkonscia kaj sin-pri-trakta.(Subha Chakraborty Dasgupta en sia Antaŭparolo)